Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Mi legis la tre interesan artikolon kun la titolo Energio de la tegmento de Evgeni Georgiev (Monato 2011/7, p. 20). Mi gratulas pro la enhavo, kiu koncernas min multe, ĉar mi ĵus fariĝis emerita tegmentisto! Ankaŭ plaĉas al mi la vort-uzo “sunkolektiloj”. Eble estus utile aldoni, ke por tia instalado oni bezonas laboristojn kun kvalifiko pri elektro, tubomuntado kaj tegmento!
Pierre Grollemund
Francio