Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

RECIKLIGO

Flugo-rubo

Stevardoj de la usona flugkompanio American Airlines kreis fonduson por kolekti rubaĵojn restintajn en aviadilejo-salonoj. La rubaĵo konsistas ĉefe el aluminiaj trinkaĵo-skatoloj.

La fonduso, laŭnome “Flugoj”, funkcias en grandurbaj flughavenoj, ekzemple Dalaso, Ĉikago kaj Nov-Jorko. Laŭ esplorado, ĉiu pasaĝero averaĝe “produktas” ĉirkaŭ 600 gramojn da rubaĵo, ĉefe trinkaĵo-skatolojn.

Tial ne estas mirinde, ke la fonduso en 2010 kolektis aluminion kontraŭ valoro de 90 000 dolaroj. La mono estas donacita al viktimoj de naturaj katastrofoj, ekzemple inundoj.

last