Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

SLOVAKIO

Mielaj medaloj

Sukceson rikoltis slovakaj abelbredistoj ĉe internacia kongreso en Argentino. Ili gajnis ses medalojn, inkluzive de du oraj kaj unu arĝenta por mielvino kaj tri aliaj por mielo.

Konata slovaka produktisto de mielvino estas la familio Kudláčková [kúdlaĉkova] el la distrikto Trnava. Ilia “ora” produkto, nomita Trnavská medovina (Mielvino de Trnava), akiris en la lastaj kvar jaroj jam 4an medalon en kategorio de la komercmielvinoj.

Inventaĵoj

La internacia federacio de abelorganizaĵoj, Apimondia, kun membroj en 70 landoj, okazigas kongreson ĉiun duan jaron. La pli ol 10 000 delegitoj ĉe la ĉi-jara kongreso partoprenis konkursojn, ekspoziciojn pri inventaĵoj, produktaĵoj kaj literaturo, kaj prelegojn pri sciencaj temoj.

La venonta internacia kongreso de abelbredistoj okazos en Ukrainio.

Julius Hauser

[FORIGITA!: bildo]

Kunvenas abelbredistoj en Argentino. Ilia kongreso okazas ĉiun duan jaron en malsama mondparto ol la pasinta kongreso.