Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

BALKANIO

Malbela konkurso

Incitis serbojn fraŭlino-foto, kiu montris kune du belulinojn el Serbio kaj Kosovo. Serbino, Anja Sranović, estas fotita kun kosovanino, Aferdita Dreshaj, dum konkurso “Fraŭlino Universo” en Brazilo.

Serbaj naciistoj, kiuj rifuzas agnoski Kosovon kiel sendependan ŝtaton, taksis la foton “ia konfirmo de la sendependeco de Kosovo”.

La kosovanino diris, ke estas la serbino, kiu unue venis al ŝi kaj konsentis kune fotiĝi. Siavice la serbino deklaris: “Mi ne volas miksi politikon kun arto” kaj aldonis, ke ŝi dirus, ke Kosovo estas Serbio, se ŝi parolus antaŭ raportistoj.

Bardhyl Selimi

[FORIGITA!: bildo]

Aferdita Dreshaj kaj Anja Sranović: la foto pri la du beleco-konkursantoj estigis politikan reagon.