Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Hobio

SLOVAKIO

Topinamburo — ĉu herbaĉo?

Mia hobio estas kuracherboj. Kelkajn el ili mi kolektas en la kamparo, aliajn mi kultivas en mia ĝardeneto. Unu el miaj preferataj kaj ŝatataj kuracherboj estas topinamburo (latine: Helianthus tuberosus). Ĉi-jare mi estis tre surprizita, kiam mi legis en la gazetaro, ke en Slovakio ekde la 15a junio 2011 ĝi estas en la grupo de invadaj herbaĉoj. Mi demandas min: “Kial?” Juĝu mem!

Topinamburo (ankaŭ terpiro, tubera helianto) estas plurjara, moltiga planto, havanta tigotuberojn utiligeblajn kiel legomo, precipe por diabetuloj. Ĝi altas 1-3 m, apartenas al la familio de asteracoj (kompozitoj) (latine: AsteraceæCompositæ). Simile al helianto ĝi havas grandajn foliojn kaj hele flavajn florojn.

Komence la planto kreskis en Ameriko, kie ĝi estis kultivata ĉefe pro la manĝeblaj tuberoj. La konatiĝo de eŭropanoj kun topinamburo okazis en la jaro 1612 — en periodo de granda sekeco, kiam tuberoj savis la vivon de novloĝantoj en Kanado. Ĝia nomo devenas de la tribnomo de kanibalaj indianoj — tupinambaoj —, kiuj vivis ĉe la marbordo de Brazilo.

La subteraj tuberoj de topinamburo havas diversajn formojn kaj pezas ĝis 150 g. La koloro de la tubera ŝelo povas esti de helbruna ĝis ruĝa; la interno de la tubero estas blanka kaj kraka. La semado de tuberoj povas okazi aŭtune aŭ printempe, la vicodistanco devas esti 40-70 cm. Topinamburo bone toleras la sekecon kaj froston, kaj ankaŭ ombron. Helikoj kaj limakoj, kaj ankaŭ iufoje putrado, povas damaĝi la tuberojn de topinamburo.

Saniga efiko

Topinamburo enhavas inulinon (polisakarido — parenca al amelo kaj kruda celulozo), kiu en organismo tre rapide transformiĝas en sukeron simplan (fruktozo). Pro tio la tuberoj de topinamburo tre valoras por diabetuloj. Ĝi enhavas ankaŭ pliajn biologie aktivajn substancojn, mineralsubstancojn (fero, silicio, zinko, magnezio, kalio, fosforo kaj kalcio), vitaminojn de la grupo B kaj C, pektinojn, fibraĵojn, organikajn acidojn kaj aminacidojn.

La graveco de tiu planto estas precipe en la preventado kaj apoga kuracado de diabeto, obezeco, metabolismo kaj alta kolesterolo kaj en la sentoksigo de la organismo. Topinamburo reguligas la arterian premon, defendas la hepaton kaj renojn. Oni rekomendas ĝin al konvaleskantoj, en la preventado de artrito, reŭmatismo kaj osteoporozo.

Julius Hauser

[FORIGITA!: bildo]

La subteraj tuberoj de topinamburo havas diversajn formojn kaj pezas ĝis 150 g.