Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

MILITISMO

Armiloj novaj kaj malnovaj

Oktobrofine okazis en la albana ĉefurbo Tirano la dua militista foiro ALMEX (Albana Militista Ekspozicio). Partoprenis 150 entreprenoj el Usono, Balkanio kaj aliaj eŭropaj landoj.

Albanio estis reprezentata de tri grandaj entreprenoj militistaj, kiuj krome okupiĝas pri detruado de malnovaj armiloj kaj municioj. La foiron antaŭis konferenco pri defendado kaj sekureco de la landoj de la okcidenta Balkanio.

Ekspoziciataj estis ekipaĵoj por la armeo kaj por la privataj sekurecaj servoj. Lokanoj interesiĝis pri novaj teknologioj, uniformoj uzataj de la usona armeo en la dezerto, veturiloj por patrolado, subakvaj vestoj, helikopteroj, policaj uniformoj, observaj kameraoj, subaŭskulta ilaro ktp. Ankaŭ paraŝutoj rumanaj, transportiloj polaj kaj elektronikaj aparatoj germanaj altiris atenton.

Bunkroj

Nealbanaj vizitantoj interesiĝis pri postrestaĵoj el la komunisma epoko. Tiutempe oni konstruis pli ol 750 000 bunkrojn (ĉiu laŭvalore kiel modesta apartamento), produktis aŭ importis armilojn kvaroble pli ol la nombro de loĝantoj kaj abundajn municiojn inkluzive de ses milionoj da kontraŭpersonaj minoj.

Videblis multaj malnovaj pistoloj, iloj uzitaj de la ŝtata sekureco-servo kaj ankaŭ ĉasaviadiloj kaj tankoj el la komunisma epoko.

Bardhyl Selimi

[FORIGITA!: bildo]

Partoprenis la militistan foiron en Tirano ĉirkaŭ 150 entreprenoj.