Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

BALKANIO

Virino por paco

Ĵurnalo en Makedonio lastatempe publikigis la rezultojn de enketo pri la dek sekse plej allogaj deputitinoj. La unuan lokon per 3069 klakoj akiris la albana deputito Ermira Mehmeti-Devaja.

Mehmeti naskiĝis en 1979 en familio de juristo. Ŝi traspertis la militon en Kosovo kaj en Makedonio (1999-2001). Deĵorinte kiel interpretisto ĉe la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio, poste kiel membro de la nova albana partio Unuiĝo por Integriĝo, ŝi montriĝis modera politikisto, agante aparte por kunigi la etnoalbanan kaj etnomakedonan junularojn.

Ŝi elektiĝis kiel deputito de Makedonio en la parlamenta asembleo de la Konsilio de Eŭropo kaj fariĝis simbolo de junaj progresemaj kaj pacamaj politikistoj. Pro tio oni akceptis ŝin en grupo de 1000 mondaj “virinoj por paco”.

Bardhyl Selimi

[FORIGITA!: bildo]

Paco kaj demokratio tre gravas al Ermira Mehmeti-Devaja.