Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

OPINIO

Akuzoindustrio

Ne estas nova fenomeno, ke homoj kulpigas aliulojn pro propraj eraroj kaj pekoj. Sed aktuale flegiĝas “kulturo”, kiu junulojn instigas facilanime nei propran kulpon kaj eĉ kontraŭvere aserti aliulan misfaron por iel profiti.

Ĉiuokaze ankaŭ juristoj gajnas el tiu ĉi tendenco, ĉar akuzitoj pro la komplikeco kaj la lerteco de la asertoj ne plu mem povas elturniĝi. Bonan modelon por tia konduto donas aktualaj eventoj aparte en Usono, kie firmaoj aŭ eĉ la ŝtato mem per procesoj provas deteni konkurenculojn.

Malmoralaĵoj

Estas akuzoj pri koruptado aŭ similaj malmoralaĵoj, pri kiuj — eĉ se veraj — inverse oni ne simile facile povus jure venki kontraŭ usona firmao. Kaj eŭropaj kaj aziaj firmaoj pagas sen laŭta plendo por ne tro atentigi la publikon, por ne perdi koncesiojn kaj reputacion.

Estu menciitaj nur VW / Mercedes pro punpagoj kaj la komuna eŭropa aviadila entrepreno Airbus, kiu ricevis komision konstrui benzinprovizajn aviadilojn, sed per jura traktado la konkurenculo Boeing akiris por si la tutan mendon.

Alie okazis ĉe la japana aŭtofirmao Toyota. Oni ĝin akrege akuzis pro laŭaserte malfidinde funkcianta elektronika ekipaĵo. Ja mortis posedantoj de Toyota-aŭtoj pro strangaj akcidentoj, pri kiuj oni oficiale kulpigis la firmaon.

Ŝoforoj

Sed detalaj esploroj de la ŝtata usona instanco pri trafika sekureco fine nerefuteble pruvis, ke ne la teknikaj instalaĵoj kaŭzis la problemojn, sed la ŝoforoj mem. Simple dirite: multaj konfuzis la bremspedalon kun la akcela pedalo.

Aŭ mato ŝoviĝis super la pedalojn, aŭ tiuj pro tute aliaj kialoj blokiĝis. Toyota devis voki pli ol 2,3 milionojn da aŭtoj en la riparejojn.

Pro laŭte disvastigitaj asertoj kaj sekva publika histerio la japana firmao perdis multan monon kaj konsiderinde da renomo. Estas dubinde, ĉu tiuj estas rapide reakireblaj post la glata senkulpigo flanke de fidinda institucio. Kaj certe la akuzoindustrio baldaŭ trovos novajn viktimojn.

Franz-Georg Rössler