Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

NEPALO

Proksimiĝas paco

Post la mortigo de 13 000 homoj, la tiel nomata Popola Milito de la Maŭistoj proksimiĝas al paco.

Membroj de la Komunista Partio de Nepalo — maŭistoj, kiuj komencis la militon en 1995 kontraŭ la registaro por krei egalan politikan sistemon — nun decidas, ĉu membriĝi en la registara armeo aŭ komenci civilan vivon.

En 2006 la maŭistoj, kaj aliaj politikaj partianoj, sukcesis forigi la registaron de la reĝo. Tiam oni decidis, ke la militantoj, kiuj ludis dum la Popola Milito tiom gravan rolon, ricevu konvenajn postenojn en la nepala armeo.

Deponejo

Sed iliajn postulojn nuligis eĉ kunlaborantaj politikaj partioj. Dume la militintoj lasis siajn armilojn en deponejo sub regado de Unuiĝintaj Nacioj (UN).

Dum kvin jaroj daŭris diskutoj pri la sorto de la maŭistoj. Laŭ UN, temis pri preskaŭ 20 000 batalintoj. Fine estas decidite, ke la registaro akceptos 6500 en la nacia armeo. La aliaj ricevos ekvivalenton de ĝis 9000 eŭroj por komenci novan civilan vivon en sia vilaĝo.

Frakcio

Tamen neoficiala maŭista frakcio opinias, ke la proponoj ne sufiĉe indas. Ĝi krome kredas, ke ankoraŭ restas malegaleco kaj do nepras plia milito. La maŭistoj do ne akceptu la proponojn kaj restu pretaj por denove batali.

Sed laŭ gazetaraj raportoj multaj militintoj elektas monan subvencion. Plia milito ne verŝajnas: la popolo ĝin ne toleros. Multaj homoj seniluziiĝis pri la maŭista milito, ĉar eĉ post la mortigoj de 13 000 homoj ili ne rimarkas ŝanĝojn en la pensmaniero de politikistoj. Cetere la ekonomia situacio de la malriĉa lando restas ankoraŭ nekontentiga.

Razen Manandhar

[FORIGITA!: bildo]

Iamaj maŭistaj soldatoj nun decidu, ĉu aliĝi al la nepala armeo aŭ ĉu reiri al siaj vilaĝoj.