Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

La valoro de universitatoj

Pri la vidpunkto de Paul Gubbins pri la nova akademia jaro en universitatoj (Monato 2011/11, p. 7) mi plene konsentas. Plue mi konstatas, ke la plimulto de la studentoj aliĝas al relative “facilaj” fakoj: juro, beletro, psikologio, sociaj aferoj, diplomatio ktp, kreante tiel deficiton en fakoj inĝenieraj, matematikaj, fizikaj kaj ceteraj “ekzaktaj” sciencoj. Germanio ekzemple, mi aŭdis, “produktas” nur duonon de la inĝenieroj bezonataj de ĝi jare, la ceteron ĝi “importas”. Diskutante antaŭ kelkaj jaroj kun kolego el universitato de Padova (Italio) mi demandis lin kial oni starigis la “sistemon 3+2” de Bulonjo. Li pravigis tion per fakto, ke la plimulto de la studentoj estas pigraj en studado kaj fininte trijaran periodon ili emus forlasi la universitaton, sed kontraŭe, estas denove ili, kiuj kutime havas ankaŭ monon, kiuj daŭrigas ankaŭ la duan periodon kripligite.

Bardhyl Selimi