Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Fine de novembro forpasis Leka Zogu, la pretendanto al la albana trono. Li naskiĝis la 5an de aprilo 1939, du tagojn antaŭ la okupacio de la armeo de Mussolini. La familio fuĝis unue al Grekio.
Kongreso aranĝita de komunistoj en 1944 malpermesis la monarĥion en Albanio. Tial Zogu povis eniri sian patrujon nur en 1993. Tamen baldaŭ li devis ĝin forlasi, ĉar lia pasporto “estis ellasita de reĝaj institucioj en ekzilo” kaj ne de aktualaj albanaj institucioj.
Li revenis en 1997, kiam okazis referendumo pri la monarĥio. Kvankam oni voĉdonis por la monarĥio, ambaŭ ĉefaj politikaj partioj, demokrataj kaj socialistaj, verŝajne falsis la rezultojn, raportante nur 33 % por la monarĥio.
La reĝo protestis: sekvis tumultoj, kaj li devis denove eksterlanden fuĝi. Unu jaron poste juĝejo kondamnis lin pro armita ribelo al trijara enprizonigo. Sekvis okjara regado de la socialistoj.
En 2002 al la reĝa familio estis permesite eniri la patrujon. Tiam Zogu rezignis pri politika agado, malgraŭ tio, ke monarĥista partio koaliciis kun demokratoj kaj partoprenis en la registaro.
La registaro entombigis lin honore kiel reĝon kaj deklaris unutagan nacian funebron.
Bardhyl Selimi
[FORIGITA!: bildo]
La albana tronpretendanto Leka Zogu: li restis en Albanio kiel “reĝo nedeĵoranta”.