Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En novembro en la albana ĉefurbo Tirano okazis la finala monda ŝakluda matĉo por virinoj. La ĉinino Hou Jifan, aktuala ĉampiono, kaj la baratanino Koneru Humpy renkontiĝis dek fojojn dum la finalo. Finfine venkis la ĉina partoprenanto.
La honora prezidanto de la ĉampionado, la iama sovetia prezidanto Miĥail Gorbaĉov, ĵus operaciita pro okulmalsano, enmanigis al Hou Jifan la pokalon kaj premion kun valoro de 200 000 eŭroj. Li esprimis sian bedaŭron, ke Rusio ne plu unuarangas en la sporto. Ĉeestis ankaŭ la prezidanto de la tutmonda ŝakluda federacio, la rusiano Kirsan Ilumĵinov.
Bardhyl Selimi
[FORIGITA!: bildo]
Miĥail Gorbaĉov bedaŭris, ke Rusio ne plu unarangas en la ŝakludado.