Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Medio

SANIGO

Grander-akvo mirakla

Kiel furorigi turismon en nekonata regiono? Reklamu, ke via kuracbanejo aŭ hotelo disponigas senpage Grander-akvon al la gastoj! La “sistemo” tute simplas. Vi aĉetas la Grander-aparaton, muntas ĝin je akvodukto, kaj tuj la trafluanta akvo havas miraklajn ecojn. Johann Grander, la “inventisto”, asertas: “Nia akvo, kiu pro multaj ŝarĝoj ne plu posedas la praan purecon, rericevas per Grander-akvovivigo la prainformon, kiun ĝi bezonas por rekonstrui sian forton por mempurigo.” Ĉu komprenite? La mirakla sorĉilo kostas nur pli-malpli 1000 eŭrojn. Grander daŭrigas: “Suno, luno kaj la tuta kosmo nature oscilas kun la tero kaj komunikas pere de la elemento akvo.”

Alta informo

Laŭ klarigo de Grander la principo “funkcias” jene: Normala senviva akvo fluas tra la modulo, kiu entenas informo-akvon, sen iel tuŝi ĝin. La elfluanta akvo havos “altan informon”. La modulo bezonas nek elektron, nek ian kemian substancon, kaj oni ne bezonas ĝin iel varti aŭ flegi. Vera miraklo! Tiu “atingaĵo iris ĉirkaŭ la mondo” kaj estas aplikata en domoj, naĝejoj, hoteloj, bienoj kaj industrio. Laŭdire Grander-akvo konserviĝas pli longe ol normala akvo; gustas pli bone; agrablas dum duŝado; kreskigas plantojn; helpas ŝpari lavopreparaĵon kaj eĉ protektas vian hejtinstalaĵon.

Ĉu vi ankoraŭ ne kredas? Daŭrigu ĉe www.grander.com en kvin lingvoj.

Procesoj

La biologo Erich Eder sentis sin trompita kaj procesis kontraŭ la firmao Grander. Laŭ verdikto ne temas pri trompo (germane: Betrug), sed oni rajtas paroli pri “esotera sensencaĵo” aŭ “ĉarlatanaĵo”. Alia juĝejo en Munkeno (Germanio) malpermesis aserti, ke Grander-akvo sanigas ekzemple haŭtmalsanojn.

La aŭstra Asocio por Informo al Konsumantoj* ne rekomendas Grander-akvon laŭ la nuna stato de la naturscienco.

Pliajn informojn vi povas ekhavi en la germanlingva Vikipedio* sub “Belebtes Wasser”. Tie vi povas legi, ke en Nov-Zelando iu firmao devis punpagi 72 000 eŭrojn, ĉar ĝi vendis Grander-modulojn.

Pasintsomere mi vizitis la kuracbanejon Loipersdorf en orienta Stirio, kie mi trinkis Grander-akvon kaj ankaŭ naĝis en ĝi. Poste mi tre bone fartis, ĉar normala akvo restas normala akvo.

Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Principo de Grander-modulo.

[FORIGITA!: bildo]

Muntita modulo.

[FORIGITA!: bildo]

Tabulo en kuracbanejo Loipersdorf: “Vi banas vin en vivigita akvo laŭ Johann Grander”.

[FORIGITA!: bildo]

Salto en Grander-akvon.

[FORIGITA!: bildo]

Grandera trinkputo en Loipersdorf.

[FORIGITA!: bildo]

Walter Klag kuraĝe trinkas Grander-akvon.

* 1. www.konsument.at
* 2. de.wikipedia.org/wiki/Granderwasser