Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

BELGIO

Kelkaj kontentas, kelkaj kritikas

Post rekorda atendado Belgio havas novan sespartian registaron. Oni bezonis 540 tagojn post la balotoj por interkonsenti. Tamen ne nur la daŭro de la traktadoj estas speciala. Dum 37 jaroj nur flandroj iĝis ĉefministroj, sed finfine oni havas valonon. Elio Di Rupo estas ankaŭ la unua (senkaŝe) geja ĉefministro kaj plie neaŭtoktona.

Li estas filo de malriĉaj italaj gepatroj, kiuj migris el Italio por eklabori en karbominejo. Sed lia patro mortis, kiam Elio estis unujara, kaj li edukiĝis en orfejo.

Kemiisto

Li doktoriĝis kiel kemiisto. Tamen pro sia deveno li restas en bona kontakto kun homoj el subaj tavoloj de la socio. Tiuj ecoj vekas admiron kaj simpation.

Eksterlandano do povas supozi ĝeneralan ĝojon kaj kontenton en la lando. Sed lastatempaj opinisondadoj montras, kiom malfacilas la situacio en Belgio.

Du el tri flandroj ne fidas la novan ĉefministron, dum 14 % kredas, ke li ne faros por Flandrio tion, kio necesas. Krome aŭdiĝis kritikoj, ĉar li malbone parolas la nederlandan kaj precipe en nepreparitaj intervjuoj stumblas.

Financa premo

La reagoj de flandroj iel kompreneblas, ĉar la plej granda partio en Flandrio, la dekstra N-VA, kiu laŭ sondadoj nun akirus inter 35 ĝis 40 % de la voĉoj en Flandrio, ne apartenas al la nova registaro.

La registaro realiĝis precipe sub premo de la financaj merkatoj, nome post kiam la interezo de dekjaraj belgaj ŝtatobligacioj atingis 5,9 %, la plej altan elcentaĵon post la fondo de la eŭrozono.

Tiu alta rento minacis strangoli la belgan ekonomion. Oni do akordiĝis, sed restas granda distanco inter starpunktoj liberalaj kaj socialistaj.

Kresko

Pro devigo de Eŭropa Unio la deficito en 2012 estu maksimume 2,8 % kaj sekve Belgio devis malaltigi ĝin per 11,3 miliardoj da eŭroj. Tiun ĉi ciferon oni kalkulis surbaze de supozata kresko de la ekonomio en 2012 per 0,8 %. Sed FED, la usona centra banko, taksas, ke la eŭrozono spertos malkreskon de 2 % en tiu jaro. Ekonomikistoj do ege skeptikas pri la eblo atingi la rezulton, kiun EŬ postulas por 2012.

Ĵurnalistoj inter si jam vetas, kiam okazos la unua krizo en tiu ĉi registaro. Iuj komentistoj timas, ke ĝi kolapsos post kelkaj monatoj. Nu, aŭguroj de ĵurnalistoj pri politiko ne tre fidindas. Almenaŭ tion oni esperas.

Ivo Durwael