Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Arto

MUZIKO

Dialoga nomludo

En 1787 Wolfgang Amadeus Mozart komponis muzikludon KV 516f por sia pianolernantino Franziska von Jacquin. Li verkis kompleksan komponaĵon de la alfabeto, kiu estas aplikebla en literkombinaĵoj. Teamo de Christoph Reuter [kristof rojter], profesoro ĉe la Instituto pri Muzikscienco de la Universitato de Vieno, realigis tiun unikan kombin-komponaĵon kiel dialogan komputilan programon “NAMADEUS”. Pere de ĝi vizitantoj de la Domo de Muziko en Vieno povas ludante transformi sian nomon en originalan sonantan Mozart-interpretaĵon.

La ideo de Mozart ĉe la kombin-komponaĵo KV 516f estis aldoni al la literoj de nomo ĉiufoje du taktojn, kies elekto okazas konforme al kompleksa regulilo. “Per malmultaj notlinioj Mozart kreis unikan verkon. La ludo povas aplikiĝi ĉe literkombinaĵoj en iu ajn longeco kaj disponigas variacian diversecon”, diris profesoro Christoph Reuter.

Dum pli ol 200 jaroj prezentis enigmon al la esplorantoj tutmonde la muzikludo komponita en 1787. Nur en 1990 ĝin deĉifris la japano Hideo Noguchi. Komence de oktobro la viena Domo de Muziko alirebligis al la publiko tiun trezoron de la muzikhistorio.

Facila priservo

Per tuŝo de la ekrano oni skribas iun ajn nomon aŭ alian vorton laŭdezire. Tuj poste, laŭ interna regulilo, al la literoj estas fiksataj noto-taktoj, el kio ekestas sonanta komponaĵo. Ĉe la ludo oni povas elekti inter tri versioj: unuvoĉa, Mozart-maniere harmoniigita kaj orkestra. La programo estas havebla en la germana kaj angla lingvoj. La instalaĵo troviĝas en la Mozart-ejo en la tria etaĝo de la Domo de Muziko. Vizitantoj povas kunpreni sian nom-partituron kun originala manskribo de Mozart kiel muzikan memoraĵon.

Evgeni Georgiev

[FORIGITA!: bildo]

La komputila programo “NAMADEUS”.

[FORIGITA!: bildo]

Enskribo de nomo.

[FORIGITA!: bildo]

Eligo de komponaĵo.