Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

TOGOLANDO

Scenoj malkaraj en Kara

Pro dutagaj studentaj manifestacioj la togolanda registaro anoncis en decembro provizoran fermon de la universitatoj de Lomeo kaj Kara.

Ĉio komenciĝis pro registara dekreto pri ĉesigo de helpoj kaj stipendioj al meritplenaj studentoj. Aliloke, eble, oni salutus tiun paŝon, sed por tiuj, kiuj konas la metodojn policajn kaj partiajn, per kiuj oni aljuĝas stipendiojn en Togolando, kaj la viv- kaj stud-kondiĉojn en la lando, tiu dekreto sonas kiel kaŝa eksigo de studentoj.

Fotokopioj

“Sen tiu helpo de 80 000 frankoj (ĉ. 120 eŭroj) dividitaj jare en kvar partojn de po 20 000, ni neniam povos daŭrigi nian studadon ĝis diplomitiĝo. La vivo en Togolando estas mizera por tiu, kiu devas forlasi sian bienon kaj veni studi en la urbo. Ni sukcesas pagi la luprezon kaj elturniĝas por fari fotokopiojn, sed ni vivtenas nin per tiu helpo”, diris studento.

Unue la manifestacioj pace disvolviĝis, sed la sekvan tagon frumatene estis arestitaj kaj enprizonigitaj pluraj elstaraj studentoj. Armeanoj uzis larmigan gason por disigi la manifestaciantojn. En Kara, 420 km norde de Lomeo, kie la protestoj estis multe pli perfortaj, konstruaĵoj publikaj estas damaĝitaj, same kiel privataj domoj.

Postuloj

Studentoj de ambaŭ publikaj universitatoj decidis daŭrigi pacajn marŝojn tiom longe, kiom la registaro ne akceptos iliajn postulojn. Cetere la ĉeesto de la armeo nur endanĝerigas situacion jam malfacilan por la registaro.

Notindas, ke preskaŭ ĉiuj opoziciaj partioj publike montris sian subtenon al la studentoj. Intertempe la protestoj trafis aliajn grandajn urbojn, kie liceanoj kaj gimnazianoj iris surstraten.

Nun la registaro multobligas kontaktojn kun la studentoj por provi trovi solvojn. Tamen la kolerego kaj la decidemo, kiuj vigligas la studentojn, pensigas, ke la epoko de “studento-ŝafoj” estas pasinta. Rimarkindas krome, ke la universitata urbo Kara estas la naskiĝloko de la nuna prezidanto.

Adjé Adjévi