Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Kun intereso mi legis la artikolon kun la titolo Spaco kaj lingvo — ĉu facila afero? de Kirilo Brosch (Monato 2011/12, p. 22-23). Mi gratulas pro la faka kaj filozofia enhavo.
Mi volus aldoni por la legantoj, ke la dagestanaj lingvoj (ekzemple la lingvo tabasarana, la lingvo rutula ktp.) havas ampleksan sistemon de gramatikaj kazoj sekve de granda kvanto da lokativoj, kiuj esprimas certan spacon kaj spacajn rilatojn. Ekzemple la ceza lingvo (konata ankaŭ kiel dido) havas ĉirkaŭ 152 gramatikajn kazojn. La kazoj formiĝas aglutine; ĉiu kazo havas apartan sufikson, kiun povas kompletigi alia sufikso. Juĝu mem — kia simpla kaj genia estas Esperanto en komparo al aliaj lingvoj.
Julius Hauser
Slovakio