Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

RUSIO

Manifestacioj — sed kontraŭ, ne por

Leviĝis en Rusio ondo de protestoj post la decembraj parlamentaj balotoj. Multaj opinias, ke la rezultoj de la balotoj estis falsitaj. En la interreto multas pruvoj: civitanaj observantoj en la balotejoj registris misojn kaj falsadojn kaj tuj afiŝis informojn en la reto.

Oni do opinias, ke la potenculoj trompis, ke ne validas la novelektita parlamento. Tamen oficiale akceptitaj estas la rezultoj de la balotoj. Tio fariĝis lasta guto.

Incendioj

La protestantoj sentas ĉefe, ke ne plu eblas toleri falson kaj trompon de la flanko de la potenculoj. Ne tuj naskiĝis tiu sento. Ĉio komenciĝis antaŭ du jaroj dum someraj incendioj, kiam ŝtataj respondeculoj misinformis pri la brulegoj. Tiam ordinaraj homoj unuiĝis por mem aĉeti ekipaĵojn, organizi ekspediciojn al la plej problemaj lokoj, ofte anstataŭante ŝtatajn fajrobrigadojn.

En la sama tempo aperis alia iniciato — volontula taĉmento Liza Alert (simila al Amber Alert en Usono), por serĉi homojn perditajn. Kvincent volontuloj unuiĝis, kiam la polico rifuzis serĉi kvinjaran knabinon kaj ŝian onklinon. La volontuloj montris sin pli efikaj ol la ŝtata polico.

Siteletoj

Iom pli frue aperis “bluaj siteletoj” — nun vaste konata movado de aŭtoposedantoj. Laŭ la trafikregularo oni cedu la vojon al la aŭtoj kun bluaj signallampoj sur la tegmento — tiuj uzataj ĉefe de policistaj, fajrobrigadaj kaj ambulancaj veturiloj. Sed krom tiuj servoj ĉirkaŭ mil aŭtoj en Rusio havas bluajn signallampojn. Ilin uzas diversaj altranguloj — de membroj de la registaro ĝis estraranoj de Gazprom kaj Rusiaj Fervojoj. La blua signallampo fariĝis privilegio de burokratoj kaj iliaj familianoj en urboj plenplenaj je trafikŝtopiĝoj. Ŝoforoj de la luksaj aŭtegoj kun bluaj signaloj ofte tute ignoras la trafikregularon, kondutas malbone kaj minacas al aliaj stirantoj. Policistoj ofte blokas tutajn avenuojn dum kelkaj horoj por ke iu altranga burokrato kuregu hejmen senprobleme dum ĉiuj aliaj “ordinaraj personoj”, eĉ ambulancoj, atendas lin pasi en longaj trafikŝtopiĝoj.

La ordinaraj aŭtoposedantoj rimarkis, ke ludila porinfana siteleto tre similas per sia formo al signallampo, kaj ili komencis alglui bluajn siteletojn sur tegmentojn de siaj aŭtoj kiel protesto kontraŭ la multeco de signallampoj kaj la blokado de stratoj. La movado fariĝis simbolo de civitana socio.

Protestantoj

Pro tio lastatempe venis surstraten protestantoj, precipe plej kreemaj, kleraj kaj prosperaj personoj. Ili sin organizas per interretaj kaj aliaj sociaj forumoj. Ili disponas pri pli da sendependaj informo-fontoj ol aliaj, malpli monhavaj homoj.

Tiuj ĉi protestantoj obeas la leĝon kaj pagas impostojn. Ili ne volas revolucion. Sed ili certas, ke la potencon en la lando kaptis koruptuloj kaj krimuloj, ke ne plu ekzistas sendependa juĝistaro aŭ honestaj policistoj. Ili postulas, ke potenculoj, juĝistoj kaj ĉiuj aliaj obeu la saman leĝaron.

Sed jen la problemo. Laŭleĝe ne eblas ŝanĝi tion, kion ili postulas. Ne eblas nuligi la rezulton de la balotoj, ne eblas eksigi parlamenton kaj prezidanton. Krome la potenculoj malemas konversacii kun la protestantoj.

Fokuso

Cetere mankas al la protestantoj fokuso. Ili ne povas interkonsenti pri unusola gvidanto. Do surstrate kunvenas tro malsamaj fortoj: komunistoj, demokratoj, naciistoj, liberaluloj. Krome, kaj pli grave, ili manifestacias ne por, sed kontraŭ. Do, se Vladimir Putin kaj la parlamento ja eksiĝus, kiel postulas la protestantoj, ankoraŭ ne estas proponitaj homoj, kiuj okupus tiujn postenojn.

Cetere ne klaras la reago de la potenculoj. La prezidanto, Dmitrij Medvedev, parolas pri liberaligo de la leĝaro. Putin, tamen, primokas la manifestaciantojn, dirante, ke ili surstratiĝas pro mono. Dum la potenculoj parolas pri justeco, tribunaloj, ne konsiderante la argumentojn de advokatoj, kondamnas opoziciulojn al malliberejo. Sergej Udalcov kaj Taisija Osipova estas la plej vaste konataj.

Nekongrueco

Tamen io ŝanĝiĝis: la etoso en la socio, almenaŭ en la plej grandaj kaj gravaj urboj, Moskvo, Peterburgo. Pli kaj pli klare videblas nekongrueco inter la reagoj de la potenculoj, pli kaj pli klare aŭdeblas falso en iliaj vortoj. Neniu plu kredas al la vortoj de la prezidanto, neniu plu kredas je sendependeco kaj justeco de tribunaloj, neniu plu kredas al politikistoj kaj iliaj partioj. Tamen oni ne scias, kiun kredi.

Rusio vekiĝas. Sed vekiĝinte, oni devas ellitiĝi, purigi la dentojn, matenmanĝi kaj, finfine, ion fari.

La decembra socia enketo de Levada-centr montris, ke 45 % de la rusianoj taksas la lastajn balotojn malhonestaj, sed 35 % kontentas. Preskaŭ 20 % de la enketitoj certas, ke okazos pli da misoj kaj falsadoj dum venontaj prezidantaj balotoj. Pri la eksigo de Putin pretas insisti 35 %, dum 25 % subtenas la ideon eksigi la ĵus elektitan parlamenton.

Dmitri Breĉalov

[FORIGITA!: [Forigis bildon]]

Manifestacii facilas, danke al interreto kaj poŝtelefonoj. Sed tiuj, kiuj postulas novan, honeste elektitan parlamenton en Rusio, ankoraŭ ne scias, kion ili farus, se ili sukcesus.