Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Lingvo

SOCIO

Ludema Italio

Eraras, kiu opinias, ke vortaro estas nura (kaj enuiga) kolekto de vortoj. Krom tio, vortaroj senescepte estas ankaŭ minejoj, el kiuj oni povas ĉerpi signifojn, sonojn, historiojn, bildojn, konceptojn, elvokojn kaj, per eta peno, vivmanierojn kompletajn. Ili kutime simbolas ankaŭ la kulturon — unikan kaj neripeteblan — de iu nacio. Tia enkonduko estas aparte taŭga por prezenti novan vortaron Dizionario dei giochi (Vortaro de ludoj), verkitan de la italoj Andrea Angiolino kaj Beniamino Sidoti kaj publikigitan antaŭ nelonge de la eldonejo Zanichelli [dzanikeli]: ĝi donacas al la leganto ne simplajn vortojn, sed ĉiuspecajn ludojn kun ilia aparta vorttrezoro, tiel estigante la unuan kompletan inventaron de ludoj pli-malpli disvastiĝintaj en la t.n. “bela lando” (itale “belpaese”).

Ŝnurtirado

Foliumante ĉi tiun verkon, oni povas plenkomplete informiĝi pri ĉiaj rondodancoj kaj soliteroj, same kiel pri la origino de ŝnurtirado kaj de la onda fervojo, kun sekcio specifa pri la ludiloj jam enirintaj en la historion de la lando: elektraj trajnetoj, aŭtokurejoj, la tablofutbalo calciobalilla [kalĉobalila], italaj ludkartoj (malsamaj de urbo al urbo kaj ne tre similaj al la francaj) aŭ popularaj pupoj, kiel t.n. Cicciobello [ĉiĉobelo] aŭ la nepereema Barbie [barbi].

Amatoroj kaj veteranoj

La vortaro, kiun neologisme oni nomu ĉi-okaze pli ĝuste “ludaro”, enhavas 1200 paĝojn kaj 6500 artikolojn, pere de kiuj la aŭtoroj laŭlonge kaj laŭlarĝe esploras la ravan ludan universon, subdividitan en la jenajn ĉefajn kategoriojn: tabloludoj, movoludoj, vortludoj, rolludoj, ludoj popolaj, infanaj, inteligentaj kaj eĉ — kiel glosas la vortara surskribaĵo — malspritaj. Tia eldonaĵo, kompreneble, ne streĉas sin tiom al geknabetoj “ĉasantaj” interesajn tempopasigilojn. Ĝi fakte nemankigeblas en la biblioteko de amatoroj kaj veteranoj, de scivoluloj kaj nostalgiuloj, kaj ĝenerale de ĉiuaĝaj homoj: de kiu, alivorte, volas refreŝigi sian memoron pri eksmodiĝinta aŭ tute forgesita ludo el la propra infanaĝo; de kiu celas malkovri la originon de iu teknika aŭ ridiga termino; aŭ de tiuj (ekzemple ŝakistoj), kiuj deziras pristudi novajn “movojn” aŭ kompreni la artifikojn de la adversuloj.

Vademekumo

Jam multas la aĉetintoj de tiu ĉi interesa vademekumo, kiu rapide kaj facile ebligas identigi eĉ la plej misterajn ludojn, kiuj troveblas en subtegmentoj kaj keloj aŭ foje observeblas en muzeoj kaj popolfestoj. Samtempe la vortaro malkaŝas, al la fremduloj, rilaton de la italaj civilizo kaj kulturo, kiu estas kutime flankelasata aŭ subtaksata, sur kiu tamen baziĝas plure da dirmanieroj — kaj, se tiel diri, “farmanieroj” — de la ankoraŭ (malgraŭ la ekonomiaj malfacilaĵoj) ludema itala socio.

Roberto Pigro

[FORIGITA!: bildo]

La italaj ludkartoj estas malsamaj de urbo al urbo (Napolo, Trevizo, Triesto, Piaĉenco) kaj ne tre similaj al la francaj.

[FORIGITA!: bildo]

Italaj ludkartoj estas malsamaj de urbo al urbo (Napolo, Trevizo, Triesto, Piaĉenco) kaj ne tre similaj al la francaj.