Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

NIĜERIO

Malfeliĉan novjaron

Novjare prezidantoj emas anonci planojn por plibonigi la vivon de la civitanoj. Tamen komence de la jaro en Niĝerio vekiĝis civitanoj por ekscii, ke ilia prezidanto Goodluck Jonathan duobligis la prezon de benzino.

Litro da benzino kostas nun preskaŭ 150 najrojn aŭ ekvivalenton de unu dolaro — en lando, kie homoj vivtenas sin tage per malpli ol du dolaroj.

Krome Niĝerio estas la plej granda nafto-produktanto en Afriko, kaj la sepa plej forta membro de la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL, angle OPEC).

Do por niĝerianoj nafto alportas neniajn benojn, nur malbenojn: malsato kaj morto estas la sorto de ordinaraj civitanoj.

Veturkostoj

La prezaltigo, kaŭzita de la forigo de registara subvencio, ŝokis la tutan landon. Tuj kreskis la kostoj de varoj, inkluzive de manĝaĵoj. Krome niĝerianoj, hejmen irinte al siaj vilaĝoj pro kristnaska kaj novjara festoj, alfrontis subite altigitajn veturkostojn.

Sekvis strikoj kaj protestoj, kaj post nur tri tagoj mortis jam pli ol 20 homoj. Samtempe la islama ĝihadista grupo “Boko Haram” kaptis la okazon por ataki senkulpajn niĝerianojn kaj tiel dissemi pli da malpaco.

Dume la registaro rifuzas malaltigi la koston de benzino. Nun oni timas, ke suferos la ekonomio de la lando — jam suferinta pro korupto kaj misuzo de ŝtata mono — tiel ke ĝi spertos krizon similan al la greka.

Princo Henriko Oguinye/pg