Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

KOSOVO-SERBIO

Brusela fasado

Ekde du jaroj Kosovo kaj Serbio konversacias en Bruselo pri “teknikaj” problemoj ambaŭflankaj. Temas interalie pri doganoj, pensia fonduso, terdokumentoj, diplomoj, kaj ankaŭ pri malaperintoj dum la milito 1998-1999 kaj pri militkrimuloj.

Dume estas decidite, ke kosovaj veturiloj libere moviĝu tra Serbio, kion ĝis nun malpermesis serboj. Dume serbaj veturiloj libere eniris Kosovon.

Malgraŭ tio Serbio ĉiamaniere malhelpas veturadon el Kosovo tra Serbio, kiu obstine ne agnoskas dokumentojn kaj ciferplatojn de kosovaj veturiloj. Do la parlamento de Kosovo, laŭ iniciato de la opozicia partio Memdecido, konsentis reciproke malpermesi eniron de varoj el Serbio, almenaŭ ĝis ĝi permesos moviĝon de kosovaj varoj kaj homoj.

Aktivuloj

Tamen, kiel plurfoje antaŭe, varoj el Serbio eniris Kosovon, dum tiuj de Kosovo ne rajtis trapasi la landlimon. Tial aktivuloj de Memdecido protestis meze de januaro ĉe landlimaj pasejoj al Serbio.

Ilin kontraŭstaris diversaj registaroj kaj ambasadoroj, taksante la protestojn kontraŭkonstituciaj (alivorte, oni konsideras Kosovon ankoraŭ protektorato kaj sen suvereneco).

Retiriĝis post arestoj la protestantoj, sed Memdecido ĵuris daŭrigi la agadon, ĝis Serbio malfermos la landlimajn pasejojn ankaŭ por varoj kaj homoj el Kosovo. Tial la bruselaj konversacioj estas nura fasado starigita de Serbio, kiu aspiras eniri baldaŭ Eŭropan Union.

Bardhyl Selimi