Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

SLOVAKIO

Malaprobite

Gravajn problemojn kaŭzas sovaĝaj aproj en kelkaj vilaĝoj kaj urboj de Slovakio. La bestoj detruas rikoltojn kaj ĝardenojn, dum ili serĉas manĝaĵon eĉ en urborandaj kvartaloj.

Jare pro la damaĝoj asekuraj kompanioj elpagas proksimume 140 000 eŭrojn. Plej grandajn problemojn spertas loĝantoj ĉe la limo kun Ĉeĥa Respubliko kaj en la suda Slovakio. Ĉasistoj mortpafas jare ĉirkaŭ 40 000 aprojn.

Julius Hauser