Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Eseo

NUTRAĴOJ

Forĵetu la dezirojn, ne la pirojn

En industriigitaj landoj, eble pro la ekonomia krizo, oni pli kaj pli konscias pri amasa forĵeto de manĝaĵoj, dum tiom da homoj malsatas. Laŭ Jean Ziegler [ĵa zigler], de Unuiĝintaj Nacioj, la tero havas sep miliardojn da homoj kaj oni produktas manĝaĵojn por 12 miliardoj, tamen preskaŭ unu miliardo malsatas.

Nun Eŭropa Unio esperas ĝis 2025 duonigi tian malŝparadon. En diversaj landoj oni studis la problemon kaj publikigas la rezultojn. Tiuj, tamen, ege diverĝas: tial supozeble la kriterioj ne ĉie samas.

En tuta EU oni forĵetas jare 179 kilogramojn por ĉiu loĝanto. El tiu ĉi kvanto restas 30 % ĝis 50 % manĝeblaj. Raporto el Britio mencias, ke tie oni forĵetas jare 8,3 milionojn da tunoj, dum kvin milionoj ankoraŭ estas konsumeblaj. Raportite estas, ke en Belgio ĉiu forĵetas po 15 kilogramojn.

Konsciigi

Ĉiel ajn indas redukti tiujn kvantojn. Por tion atingi necesos unuavice konsciigi la homojn pri la problemo. Oni esperas tion realigi amaskomunikile, i.a. per diskonigo de ŝokaj donitaĵoj.

Studaĵo el Britio montras, ke 30 % ĝis 40 % de la rikoltoj ne estas uzataj, ĉar laŭaspekte ili ne plaĉas al klientoj. Franca kultivisto menciis, ke ne eblas vendi dolĉajn sendifektajn melonojn de malpli ol 650 gramoj. La produktanto povas nur forĵeti ilin.

En franca lernejo oni pesis la rubon kaj konstatis, ke post ĉiu tagmanĝo oni forĵetas kvaronon de la proponitaj produktoj.

Prezenti

Grandaj vendejoj ŝatas prezenti sendifektajn produktojn. Kiam videblas makuleto ĉe eĉ unu enpakita legomo aŭ frukto, oni forĵetas la tutan pakaĵon. Krome la plimulto de la varoj surhavas daton, ĝis kiam oni vendu. Sed vendejoj ofte forĵetas produktojn antaŭ tiu dato, foje ĝis kvar tagojn antaŭe, ĉar klientoj ne ŝatas aĉeti tion, kio proksimas al la vendolimo.

Eĉ post la fina vendodato la produktoj restas ankoraŭ manĝeblaj, almenaŭ dum iom da tempo, se ili estas zorge stokataj. La plimulto de la konsumantoj tamen jam ĵetas ilin en la rubujon, kiam pasis la vendodato.

Forigi

En Britio oni intencas nun forigi la mencion “minimume konsumebla ĝis ...”, ĉar konsumantoj miskomprenas la averton. Rizo, nudeloj kaj lentoj, ekzemple, restas manĝeblaj dum jaroj sed, ĉar ili surhavas la daton, neniu vendisto riskas lasi ilin sur la bretoj.

Iuj vendejoj disponigas al bonfaraj organizaĵoj tiujn ankoraŭ manĝeblajn varojn, kiujn ili tamen ne plu volas montri al siaj postulemaj klientoj. Sed ekzistas ankaŭ entreprenoj, kiuj malebligas la uzadon per surĵeto de hiperklorita akvo, ĉar donacado povus malpliigi la vendojn.

Reage ekzistas tiuj, kiuj traserĉas rubujojn de ĉiovendejoj kaj vivas de forĵetitaj sed ankoraŭ konsumeblaj manĝaĵoj.

Ivo Durwael