Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Batalanto universitata

Kun intereso mi tralegis la artikolon pri la kolonelo Ojukwu, neforgesebla batalanto por justeco kaj liberigo de la Igbopopolo en Niĝerio (Monato 2012/1, p. 8). Laŭ mia opinio tre bone verkita artikolo, kiu funde informas la legantojn pri la vera vivo kaj batalo de granda homo en la historio de la Igboj. Dankon.

Mi volus rimarkigi, ke la tradician vivon kaj kulturon de la Igbosocio priskribis la niĝeria verkisto kaj poeto Chinua Achebe, aŭtoro de la romano “Aĵoj disfalas” (angle Things Fall Apart). Kiam Biafro, kiu estis sendependa lando tri jarojn, deklaris sian sendependecon de Niĝerio, Achebe mallonge agadis kiel diplomato de la nova ŝtato. Kaj konklude mallonga precizigo. Laŭ la aŭtoro de la artikolo Biafron agnoskis kvin afrikaj landoj, kio ne estas ĝusta. La novan ŝtaton agnoskis nur kvar afrikaj landoj (Ebur-Bordo, Gabono, Tanzanio, Zambio) kaj Haitio.

Julius Hauser

Slovakio