Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Kun la lasta numero de Monato mi ricevis folion, skribitan en la flandra. Ŝajne ĝi entenas partojn pri multaj diversaj temoj: suna energio, psikiatrio, financo, kaj tiel plu. Ĉu vi povus klarigi pri kio temas? Kial oni sendas ĝin ankaŭ al fremdaj ricevantoj?
Ugo A. De Riu
Italio
Klarigo de la eldonejo: Se vi atente rigardas, vi vidos, ke dorsflanke de tiu folio troviĝas viaj adresdonitaĵoj. La eldonejo povus preni “tute virgan” adresfolion, sed uzi rubpaperon kostas malpli kaj krome estas pli bone por nia vivmedio.