Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

ELDONADO

Presado laŭ (reko)mendo

Hodiaŭ pli kaj pli malfacilas trovi eldonejojn, kiuj pretas publikigi librojn en minoritataj lingvoj, aŭ pri temoj, kiuj interesas nur limigitan rondon da legantoj.

La kialoj evidentas. Presado estas multekosta, la merkato malgranda; do la ŝanco profiti preskaŭ nula. Tamen certe troviĝas verkintoj (poetoj, novelistoj, romanistoj), kiuj ŝatus publikigi siajn verkojn, sed kiuj jam delonge malesperis trovi simpatian eldoniston. Eĉ tiuj, kiuj verkas en gravaj naciaj lingvoj, spertas la saman problemon.

Tamen facila solvo ja ekzistas. Antaŭ kelkaj jaroj mi legis en Monato, ke kontribuinto trovis entreprenon, per kiu li perrete sukcesis eldoni sian libron. Tion li faris sen la neceso konvinki eldoniston, ke la verko meritas publikigon, aŭ pagi pro la servoj de peranto literatura.

Dosieroj

Per la tuttera teksaĵo mi vizitis la retejon de la menciita entrepreno. Tiu apartenas al la speco “presado laŭmenda”) (angle: print to order). Tio signifas, ke oni ne presigas grandan stokon da libroj, sed unuopajn kaj individue menditajn ekzemplerojn, kiujn oni sendas al la kliento.

La sistemo simplas. Verkinto perrete sendas al la entrepreno dosierojn kun teksto, ilustraĵoj kaj (se necese) tiparo. La entrepreno retenas la dosierojn, ĝis ĝi ricevas mendojn. Intertempe, la entrepreno eldonas retkataloge mallongan priskribon (kompilitan de la aŭtoro) kaj koloran bildon pri la kovrilo.

Kondiĉoj

Por tiuj servoj la verkinto neniom pagas, ĉar tiu respondecis ne nur pri verkado, sed ankaŭ pri kompostado, enpaĝigo kaj korektado. Evidente, se la aŭtoro, same kiel leganto, volas mendi ekzempleron, necesas pagi. La kondiĉoj varias inter la diversaj tiaj eldonejoj.

Kompreneble, kelkaj eldonejoj pli fidindas ol aliaj: en ĉiu barelo estas putriĝintaj pomoj. Tamen, per la tuttera teksaĵo eblas facile trovi iujn, kiujn rekomendis kontentaj klientoj, kaj kiuj liveros bele presitajn kaj bone binditajn librojn en iu ajn lingvo — eĉ la plej “ekzota”.

Tiu ĉi relative malmultekosta metodo (kompare kun tradicia eldonado) alportas novan esperon al tiuj, kiuj verkas en lingvoj endanĝerigitaj aŭ pri malpopularaj temoj. Tiel eblas disvastigi verkojn tiajn tra la tuta mondo.

Garvan Makaj