Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Ni ne forgesu la germanojn

Al la “vidpunkto” de Paul Gubbins pri Britio kaj ĝia sinteno pri la dua mondmilito (Monato 2012/1, p. 5) mi deziras aldoni, ke laŭ la vidpunkto de la plimulto de la britoj tiu milito estis nur konflikto inter malsamaj landoj kaj ne lukto kontraŭ ekstreme malbonega sistemo kun teruregaj doktrinoj, kiu minacis la tutan Eŭropon.

Tamen ankaŭ multaj germanoj estis senkulpaj viktimoj dum la naziisma epoko, kiel la komunisto Ernst Thälmann, la mense handikapita Dorothea Kasten, la teologo Dietrich Bohnhoeffer kaj multaj aliaj, kiel samseksemuloj, ciganoj kaj pacemuloj, ĉiuj germanoj kaj ĉiuj murditaj pro diversaj kialoj.

Ne miskomprenu min. Britio ĝis hodiaŭ havas la plenan rajton fieri pri sia rolo en la liberigo de Germanio en majo 1945, sed oni ne forgesu ke ankaŭ en Germanio estis senkulpaj viktimoj, kiuj meritas nian atenton.

Mikaelo Sims

Anglio