Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

POLLANDO

Reage al ACTA

La internacia traktato pri protekto de intelektaj propraĵoj ACTA (angle: Anti-Counterfeiting Trade Agreement), kiun proponis Usono kaj Japanio, kaŭzis en januaro grandajn protestojn en Pollando.

La traktato enhavas multajn diskutindajn paragrafojn, kiuj interalie devigas Interret-provizantojn sekvi ĉiun aktivadon de Interret-uzantoj. Okaze de nura supozo pri rompo de aŭtoraj rajtoj la koncerna persono povas esti tuj malliberigita sen juĝa proceso.

Junaj homoj, por kiuj Interreto estas ĉiutaga medio, manifestaciis — eĉ en malgrandaj urboj, en kiuj la lastaj manifestacioj okazis dum la komunisma periodo. Grupo de Interret-uzantoj Anonymous (Anonima) blokis eĉ, kadre de la protesto, dudekon da registaraj retpaĝoj.

Inspektoro

La ministro pri administrado kaj ciferecigado publike konsilis al la ĉefministro okazigi diskuton pri ACTA, antaŭ ol subskribi la traktaton. La ĝenerala inspektoro pri protekto de personaj donitaĵoj absolute malakceptis la dokumenton.

Donald Tusk, la ĉefministro de Pollando, neglektis tiujn signalojn kaj tamen decidis akcepti la traktaton. Nun devas ĝin ankoraŭ ratifi la parlamento kaj la prezidanto. Intertempe daŭras diskutoj.

Paweł Fischer-Kotowski