Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

BALKANIO

Lavango de helpo

Kiam en februaro orfiĝis kvinjaraĝa Amsera Reka — savita, post kiam neĝo-lavango kovris ŝian hejmon en la distrikto Dragaŝ, Kosovo, kaj samtempe pereigis familianojn — la kosova ĉefministro Haŝim Taĉi, nome de la registaro, devontigis sin vivteni kaj eduki la knabinon ĝis ŝia 18a jaro.

Ankaŭ la prezidanto de Serbio, Boris Tadić, same tiu de Makedonio, Gjorge Ivanov, esprimis sin pretaj subteni la knabinon — verŝajne, ĉar la loĝantaro de Dragaŝ parolas slavan lingvaĵon, kvankam apartenanta al islama religio.

Nun kuzo prizorgas la knabinon, trovita post du tagoj en la ruinoj de sia hejmo, helpate de ĉefministro kaj du prezidantoj.

Bardhyl Selimi