Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Arto

PENTRADO

Laborista memoro

Ekde 1912 la siderurgia produktejo SMN (Societo Metalurgia de Normandio) estis la ĉefa uzino de la urbaro de Caen [kaŭ]. Dum la plej favoraj jaroj tie laboris pli ol 6000 homoj sen kalkuli multajn laboristojn de feraj minejoj en la departementoj Calvados [kalvadós] kaj Orne [orn]. Por sia laboristaro SMN konstruis lernejojn kaj metilernejojn, futbalterenojn, kinejon kaj parte subvenciis la konstruon de preĝejoj, interalie de ortodoksa preĝejo, ĉar multaj laboristoj venis de Rusio kaj Ukrainio. Inter la du mondmilitoj stariĝis novaj kvartaloj kaj urbetoj de samaspektaj dometoj kun porlegomaj ĝardenetoj. De la lulilo ĝis la tombejo vivis pluraj generacioj sub la protekto kaj kontrolo de siaj dungintoj.

Forta protesto

Kreiĝis forta laborista kulturo, kiu ludis gravan rolon en la urbaro, des pli pro tio, ke en la sesdekaj jaroj ekfunkciis novaj ampleksaj uzinoj (Saviem, Citroën [sitroé], Moulinex [mulinéks], ktp). Sed en 1993, malgraŭ la vigla protesto de la laboristaro kaj de la loĝantaro, la siderurgia grupo Sacilor [sasilor] decidis fermi SMNon samkiel aliajn produktejojn en la norda kaj orienta regionoj de Francio. En 2001 ankaŭ Moulinex fermiĝis kaj maldungis 1100 laboristojn, grandparte virinojn.

Nun, kun 9,4 % da senlaboruloj, Caen (200 000 loĝantoj) memoras sian siderurgian pasintecon, kaj oftas okazoj por ĝin honori, ĉu oficiale, ĉu spontanee. Kiam lastjare la urba loĝprizorga oficejo “Caen-Habitat” [kaŭ abitá] decidis detrui malnovajn dometojn, tipe SMNajn, por modernigi la kvartalon “Clos Joli” ([kloĵolí] — Beleta ĝardenaro) en la orienta parto de la urbo, junaj artistoj decidis pentri sur la detruotaj dometoj, kies fenestroj kaj pordoj estis definitive murigitaj.

Intervjuoj

Murpentraĵoj, kaŝe kaj haste faritaj, tro ofte makulas murojn, kelkfoje trajnojn, kaj multaj homoj ne komprenas, kaj malaprobas tian sinesprimon de nekonatoj. Sed tiufoje la 15 artistoj pentris dum pluraj tagoj kaj estis intervjuitaj de amaskomunikiloj. Kelkaj pentristoj loĝas en la kvartalo mem. Iliaj verkoj estas kompreneblaj por ĉiuj kaj aludas kun respekto pri la laboristoj, kiuj longtempe vivis en tiuj modestaj domoj.

Ni renkontis unu el tiuj artistoj, anon de la asocio “Aero” (www.aero.fr), Jérôme Lelièvre [ĵeróm leljévr].

— Kial vi decidis murpentri tiujn detruotajn dometojn?

— Mia patrino loĝas en tia dometo, kaj mi pasigis mian junecon en la kvartalo “Clos Joli”. Multaj loĝantoj estis ŝokitaj, kiam Caen-Habitat decidis modernigi ĝin per tute novaj konstruaĵoj. “Aero” proponis kunlaboron por murpentri la malplenigitajn domojn, sed Caen-Habitat ne estis favora. En aprilo 2011 ni decidis senpermese pripentri la murojn de la detruotaj dometoj por, unue, honori la pasintecon de tiu kvartalo kaj, due, elmontri, ke murpentrado povas esti vera arto.

— Kion vi celis esprimi?

— Plej multaj anoj de nia asocio venas de laboristaj familioj kaj fieras pri sia deveno. Ni pentris vizaĝojn de loĝintoj de tiu kvartalo kaj provis memorigi la luktojn, kiujn ili partoprenis. Ni deziris saluti forpasintan epokon kaj aludi pri la nuna sociala kaj ekonomia situacio.

— Kiel la homoj reagas?

— Ĉiuj miras, sed plej multaj aprobas nian iniciaton, ĉefe la loĝantoj de la kvartalo. Multaj homoj haltas por foti la pentraĵojn, kaj lokaj gazetoj plurfoje nin intervjuis. Caen-Habitat kaj la urbestraro — socialista — evoluis en sia opinio kaj nun pretas kunlabori, ĉar ili konstatis, ke niaj murpentraĵoj povas esti bona reklamo por la kvartalo kaj la urba politiko. Tiu evoluo tre gravas, ĉar ni esperas, ke la lokaj instancoj helpos nin trovi novajn lokojn por murpentri.

— Kion celas “Aero”?

— Ni deziras agnoskon de nia arto. Cetere, la afero evoluas de kelkaj monatoj, probable pro la murpentraĵoj de “Clos Joli”. Ni oficiale instruas ĝin al junuloj de malfavorataj kvartaloj; ni ankaŭ intervenis en loka malliberejo por murpentri tieajn promenejojn. Privatuloj mendas pentraĵojn por siaj eksteraj muroj. Mi nun surpentras ŝarĝaŭton ktp.

Ni rilatas kun samfakaj asocioj en Bretonio kaj la pariza regiono. Ni partoprenas naciajn kaj internaciajn ekspoziciojn.

— Kio inspiras vin?

— La movado HIP-HOP, kiu naskiĝis en Usono antaŭ tridek jaroj. Ĝi konsistas el dancoj, “rep”- kaj “ĝing”-muzikoj kaj murpentraĵoj per aerosolaj ŝprucboteloj.

Influas nin ankaŭ Street Art (strata arto), kiu venas de rok-muziko kaj sin esprimas per surstrataj afiŝoj kaj ŝablonoj.

Yves Nicolas

[FORIGITA!: bildo]

La murpentraĵoj en Normandio celas saluti forpasintan epokon kaj aludi pri la nuna sociala kaj ekonomia situacio.