Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Monero preferata

Dankon pro la aperigo de la artikolo Monfalsada ekonomio de D.J. Cane (Monato 2012/2, p. 18-19). Plue mi konstatas, ke la unuan interkonsenton por subpremado de monfalsado subskribis 32 ŝtatoj jam la 20an aprilo de 1929 en Ĝenevo.

Laŭ gazetara raporto de Eŭropa Komisiono de 27a januaro 2012 plej multe falsata eŭromonero en la pasinta jaro estas monero en nominala valoro de 2 eŭroj (94 500), sekvas 1 eŭro (34 500) kaj monero en valoro de 50 cendoj (28 000). La Eŭropa Komisiono administras la programon sub la titolo pericles, kiu estis speciale proponita por solvado de problemoj de monfalsado en Eŭropa Unio.

Julius Hauser

Slovakio