Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Spirita vivo

BIBLIO

Ekspozicio migranta

Jam kelke da monatoj migras tra ĉeĥaj kaj slovakaj urboj la tre speciala migranta biblia ekspozicio nomata Biblio hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ, kiu prezentas la biblion kaj ĝian mesaĝon al la larĝa publiko.

Kion povas ekvidi la vizitantoj? Pli ol 300 diversajn ekspoziciaĵojn pri la biblio mem, por plenkreskuloj, junularo kaj infanoj, en preskaŭ 80 lingvoj. Krom la plej malnovaj biblioj el la jaroj 1549 kaj 1556 estas je dispono por la vizitantoj: diversaj pli novaj biblioj, kancionaloj (t.e. liturgiaj kantlibroj), simplaj kantaroj, preĝlibroj, bildobiblioj ktp. Inter la interesaj ekspoziciaĵoj estas eble indiki kancionalon en lingvo de zulua tribo, biblio en Esperanto, en la vjetnama kaj hebrea lingvo, bibliaj epizodoj en romaa lingvo, mana transskribo de la evangelio laŭ Marko sur cigaredpapero farita de politika arestito en jaro 1958, biblio en blindula skribo ktp.

Tutmonde unika estas la sola ekzemplero de la biblio en 66 lingvoj — ĉiu biblia libro en alia lingvo. La vizitantoj ankaŭ havas la eblecon rigardi originalan volvolibron de la Torao (la kvin libroj de Moseo), rekte el Israelo.

Julius Hauser