Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Klimatŝanĝaj fabeloj

La klimato ŝanĝiĝas jam dum milionoj da jaroj, kaj daŭre ŝanĝiĝos. Antaŭ mil jaroj, la planedo estis pli varma, ol nun, kaj la homaro ne dronis sub degelanta glacio.

Multe pli terure estos, kiam la temperaturoj denove renversiĝos, kiel okazis inter la 14a kaj 18a jarcentoj, dum la komenca periodo de la “malgranda glaciepoko”. Se oni parolas pri altiĝantaj temperaturoj kaj montras subtene grafikojn, tabelojn ktp, kun komenca punkto meze de la 19a jarcento, memoru, ke temas nur pri la natura (re-)varmiĝo, kiu sekvas la finon de tiu malgranda glaciepoko.

La “scienca konsento” ankaŭ estas ĥimero — eble kvindeko da sciencistoj verkas raportojn kaj kritikas la raportojn unu de la alia, aŭ tiujn de “eksteruloj”, por silentigi la malkonsentantojn kaj daŭrigi la pretendon je unueco kaj konsento.

Martin Purdy

Nov-Zelando