Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Komputado

BITLIBROJ

Projekto Gutenbergo

Pri Projekto Gutenbergo ni jam raportis en Monato (ekzemple en 2010/03, paĝoj 20-23). Tiu biblioteko de senpage elŝuteblaj libroj havas jam pli ol 33 000 verkojn, en multaj lingvoj, inkluzive kelkajn en Esperanto.

En Usono nur la libroj eldonitaj antaŭ 1923 estas ekster kopirajto, sed apud la originala, usona Projekto Gutenbergo ekzistas filioj ankaŭ en aliaj landoj, ekzemple en Kanado, kie oni ankoraŭ sekvas la bazan internacian regulon: vivofino plus 50 jaroj. Pro tio la kanada filio de Projekto Gutenbergo eble graviĝos kiel deponejo por esperantlingvaj bitlibroj.

Antaŭ nelonge disponiĝis nova rimedo por tiuj, kiuj volas kunhelpi pri tio: www.pgdpcanada.net. La signifo de la retnomo estas “Projekto Gutenbergo, distribuitaj provlegantoj, Kanado”, kaj tio pli-malpli resumas la aferon: diversaj homoj, diversloke en la mondo, kunlaboras por elsarki la erarojn el transskriboj.

La provlegantoj, kiuj devas unue krei konton en la menciita retejo, vidas sur sia ekrano paĝobildon supre, kaj transskribon sube, kaj havas la simplan taskon kompari la du tekstojn kaj redakti la transskribon, kie necesas.

Du esperantlingvaj libroj, ekster kopirajto en Kanado, jam eniris la sistemon. La tempo montros, ĉu tio estas la komenco de io pli granda.

Edmund Grimley Evans