Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

PIEDPILKO

Kipra Davido kaj eŭropaj Goljatoj

Por malgranda insulo kiel Kipro la kvalifikiĝo de loka futbal-teamo al la kvaronaj finaloj de la ligo de ĉampionoj povus esti komparata kun konkero de mondopokalo.

Por la unua fojo en la sporta historio de la lando estas ĵus plenumita granda atingaĵo tia. APOEL, klubo de la ĉefurbo Nikozio, estas nombrota ĉi-jare — sendepende de la estontaj rezultoj — minimume inter la unuaj ok teamoj de la malnova kontinento.

Kiel futbalistoj, alkutimigitaj ludi en anonimaj vilaĝetoj, sukcesis gajni rondbatalon, en kiu partoprenis teamoj kiel Zenit Sankt-Peterburgo, Ŝaĥtar Donecko kaj Porto, estas mistero, kiun tamen la zelotoj ĉi-momente ne havas tempon esplori.

Blazonhavaj

Oni havos multe da tempo por ĝin analizi kaj klarigi fine de la “revo”. La ĉi-jara partopreno de APOEL en la plej grava futbala turniro de Eŭropo estos neforgesebla ne nur pro la rezultoj kontraŭ ege pli blazonhavaj teamoj (ĝia lasta viktimo en la okonaj finaloj estis la franca Liono), sed ankaŭ pro la amasa partopreno de la zelotoj en la sukcesoj de la grek-kipra teamo.

Spite al la ekonomia krizo kaj la manko de bonaj aviadilaj kunligoj, la fervoruloj de APOEL sekvis sian teamon tra la tuta Eŭropo, de Albanio al Pollando, de Ruslando al Francio kaj Portugalio, ĉiam plenigante per miloj da ĉeestantoj la ŝtuplokojn al ili rezervitajn. En Liono, ekzemple, ĉeestis pli ol 5000 adeptoj.

En pluraj landoj oni nomas la publikon “dek-dua ludisto”, kaj ĝuste tiu faktoro ŝajne helpis la kipranojn redukti la senduban teknikan breĉon, almenaŭ okaze de la eksterhejmaj matĉoj.

Monhavaj

Oni ofte opinias, ke sportaj sukcesoj nuntempe dependas de grandaj investoj fare de ŝejkoj kaj riĉaj estroj aŭ sponsoroj. Sed foje, per motiveco kaj engaĝiĝo, futbalaj “davidoj” kun malgranda buĝeto sukcesas venki kontraŭ monhavaj “goljatoj”.

Indas mencii ĉi-rilate la venkon mem de Grekio en la tuteŭropa ĉampionludo de 2004, por kiu vetus eble neniu, inkluzive la amikojn de la ludistoj. Same impresas, en la nuna “degenera” epoko, la francaj gastigintoj, kiuj, anstataŭ akcepti la rivalojn per ŝtonĵetado aŭ insultado (kio ofte okazas), etendis al ili la manon.

La sinteno de la francoj montris sportecon. Estas bedaŭrinde, tamen, ke alveninte al Kipro, la franca teamo estis malbone akceptita de kelkdekoj da “obseditoj ”, kiuj klopodis bruegi dum la tuta nokto, antaŭ la matĉo, ekster la hotelo de la francoj, por ke tiuj ne dormu.

Tio tamen estis iniciato de unuopaj brulkapuloj, kiu havas neniun rilaton al la korekteco ĝis nun montrita en la tuta Eŭropo de la ceteraj zelotoj de APOEL.

Monumento

La triumfon de APOEL oni plejparte danku al la serba trejnisto Jovanović [jovánoviĉ], vera forĝisto de la kipra fabelo. Ja kontrastas, ankaŭ ĉi-rilate, la maldankemo de malmultaj, kiuj anstataŭ starigi al li monumenton, volus lin maldungigi pro kelke da mizeraj rezultoj en la kipra ĉampionludo.

Oni do “riskas” konkeri Eŭropon, igante etan teamon konata kaj admirata, kun grandaj sekvaj enspezoj por la klubo, sed oni konsideras la ununuran poenton, kiu disigas APOEL-on de la unualoke klasita teamo.

Ŝajnas, ke la acerba rigardo de iuj ne sukcesas pretervidi la limojn de apuda vilaĝo. Aŭ la nazopinton de ilia grimacanta vizaĝo.

Roberto Pigro