Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

SLOVAKIO

Koalicio: dekstruloj diras “Ne”

La 10an de marto 2012 okazis en Slovakio antaŭtempaj tutlandaj parlamentaj balotoj, ĉar post jaro kaj duono disfalis la kabineto de Iveta Radičová [radiĉova].

Ĝis 26 politikaj partioj esperis akiri favoron de la slovaka publiko. Kiel atendite, la baloton gajnis la politika partio SMER-SD (Direkto — Sociala Demokratio).

Ĝi okupis la unuan lokon kun 44,41 % da voĉoj kaj akiris en la 150-seĝa slovaka parlamento 83 seĝojn. La duan lokon okupis la politika partio KDH (Kristan-Demokrata Movado) kun 8,82 % da voĉoj (16 seĝoj). En la baloto partoprenis 59,1 % de la voĉdon-rajtigitoj. En 2010 partoprenis 58,83 %.

Rifuzis

Post publikiĝo de la rezultoj ĉiuj dekstraj politikaj partioj rifuzis krei novan koalician registaron kun SMER-SD.

La novan registaron de Slovakio, kiun gvidos Roberto Fico, prezidanto de venkinta politika partio, atendas multe da laboro, i.a. ordigi la publikajn financojn kaj impostojn, kreskigi la ekonomion, plibonigi la infrastrukturon (aparte aŭtoŝoseojn), malaltigi la senlaborecon, solvi diferencojn en la salajroj de viroj kaj virinoj ktp.

Oni atendas, ke Fico flegos rilatojn kun aliaj socialdemokrataj partioj en Eŭropo, kun ekzemple la aŭstra kanceliero Werner Faymann, la belga ĉefministro Elio Di Rupo kaj la dana ĉefministro Helle Thorning-Schmidt.

Julius Hauser