Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

SLOVAKIO

Burgo bruligita

Parte detruita pro incendio estas slovaka nacia memoraĵo, la burgo Krásna Hôrka [krasna horka]. Damaĝitaj estis i.a. nova tegmento, sonorilturo kaj historiaj ekspoziciaĵoj.

Flamiĝis la herbo sur la kastela monteto, kiam du knaboj en la aĝo de 11 kaj 12 jaroj ekbruligis cigaredon. La flamoj atingis la burgon, konstruitan en la 14a jarcento kiel gotika fortikaĵo apud la slovaka urbo Rožňava [roĵnava], ĉirkaŭ 320 km for de la ĉefurbo Bratislavo.

La lasta posedanto de la burgo estis Andrássy Dénes, kiu konstruigis por sia edzino marmoran maŭzoleon.

Julius Hauser