Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Medio

REAGO

Klimatŝanĝaj fabeloj? Ne tute.

En Monato de tempo al tempo oni povas renkonti strangajn opiniojn pri diversaj temoj sen iuj ajn redakciaj komentoj. En numero 2012/3 la redaktoro tamen sentis sin devigita publikigi ampleksan rezervon pri la kontribuo de Walter Klag sub la titolo Klimatŝanĝaj fabeloj. Sed kial? La faktoj prezentitaj en lia artikolo estas bone dokumentitaj kaj konataj inter fakuloj. Verŝajne la redakcio intermiksis tiujn faktojn pri la nuna situacio kun la oftaj avertoj pri ebla estonta klimata katastrofo, pri kiu la scioj tamen estas tre necertaj. La sola manko en la argumentado de Walter Klag, laŭ mia opinio, estas ke li preterlasas la fakton ke la marnivelo iom altiĝas, kvankam la sumo de la glaĉeroj kreskas. Tion kaŭzas la plialtiĝo de la temperaturo de la atmosfero kaj siavice de la supraj martavoloj dum la 20a jarcento. Tiu altiĝo tamen ĝis nun estas marĝena kaj ankaŭ estonte certe estos malrapida, almenaŭ se pludaŭros la tendenco, ke la mondo dum la lastaj 10-15 jaroj ne plu plivarmiĝas.

(Mi estas emerita meteologo ĉe la Sveda Meteologia kaj Hidrologia Servo.)

Haldo Vedin