Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Kial Egiptio?

Fake bonege verkita artikolo de Roberto Pigro sub la titolo Italio plurlingva: la deveno de la etruska (Monato 2012/03, p. 20-21). Mi volus nur rimarkigi, ke la mumio de Zagrebo, envolvita en kotona bendo, kiu entenas ĉirkaŭ 1200 etruskajn vortojn, estis trovita en Egiptio. Mia demando: Kial egipta mumio estis envolvita en bendo, kiu estis surskribita nur per etruskaj ritaj tekstoj?

Julius Hauser

Slovakio