Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

EŬROPA UNIO

Fikciaj fiŝoj

Antaŭ kelkaj jaroj la itala justico ridindigis sin, kiam tribunalo de Napolo, pritraktante kazon pri falsado de vestaĵoj kaj aliaj akcesoraĵoj Disney, erare kunvokis — kiel ofenditan partion — Miĉjo Muso-n, Donaldo Anaso-n kaj aliajn “personojn” kreitajn de la karikaturisto Walt Disney. Temis pri senvola eraro, kiu tamen reeĥis almenaŭ en Italio.

Io simila okazis meze de marto, ĉi-foje kadre de Eŭropa Unio. La plej miriga fakto estas tamen, ke nun ne temis pri eraro, sed pri intenco. Spite al tio, ke laŭ proverbo “hundo ne manĝas hundon”, la greka komisionano de EU pri fiŝado, Maria Daganaki, en kunsido pri biodiverseco en Mediteraneo, malkaŝe kritikis kutimojn de la plej fama polica komisaro de la nuntempa itala literaturo.

Aventuroj

La nomo de la komisaro estas Salvo Montalbano kaj liaj aventuroj estas tradukitaj en multajn lingvojn. Li estis ankaŭ protagonisto en la lasta jardeko de pluraj filmoj por televido.

Unu el la kutimoj de komisaro Montalbano estas manĝi alvusojn, t.e. malgrandajn fiŝojn, laŭ loka tradicio, kiun Daganaki priskribis neakceptinda. Manĝi fiŝetojn aŭ malpermesitan ĉasaĵon estas la sama afero, laŭ la komisionano de EU, kiu eble pravas, sed surprize ne distingas inter realo kaj fikcio.

Daganaki, kiu ŝajne havas nenion pli seriozan por sin okupi, kvankam ŝi venas de lando (Grekio) en plena krizo, eĉ sendis al Andrea Camilleri, verkinto de la Montalbano-libroj, oficialan leteron.

Malvirto

Ŝi postulis, en la nomo de EU kaj, idee, de ĉiuj mondaj bestoprotektemuloj, tujan eligon el venontaj romanoj de tiu malvirto. Nekredeme, la aŭtoro respondis, ke temas pri fikciulo, pri homo, kiu ne ekzistas en la realo.

Li aldonis, ke estas mirige, ke, inter tiom da problemoj, kiajn Eŭropo lastatempe alfrontas, unuopa kutimo de cetere kuraĝa (kaj kiel ajn fikcia!) komisaro fariĝas temo de internacia konferenco kaj eĉ indignigas la eŭropajn aŭtoritatojn. Oni ne povas juĝi literaturan personon laŭ normalaj kriterioj, li asertis. Do li tute ne intencas cedi al la greka politikistino.

Cenzuro

Aliflanke, se oni akceptus tian enmetiĝon aŭ (ĉu anakronisman?) cenzuron, oni devus malebligi ankaŭ la disvastigon de verkoj, kiaj Drakulo (suĉanta la sangon de siaj viktimoj), Arseno Lupeno (ŝtelisto) kaj aliaj. Montalbano almenaŭ solvas plej malfacilajn kazojn, triumfigante la justicon en regiono (Sicilio) karakterizita de multjara ĉeesto de mafio kaj aliaj sociaj plagoj.

Kion li faras en la libertempo, en sia hejmo aŭ en ajna gastejo/restoracio, tio rilatas al lia privata vivo. Fiŝetoj kaj aliaj bestoj ja rajtas vivi, sed ekzistas ege pli gravaj krimoj ol fiŝ-manĝado.

Ridindeco

Iuj male opinias, trotaksante la aferon, ke li donas malbonan ekzemplon al la legantaro. Oni ja vidas, ne unuafoje, ke la bonmoreco kaj rekteco flanke de eŭropaj institucioj fojfoje faligas ilin en ridindecon.

Laŭ ili, ekzemple, la ĉefa problemo de Italio estas, ke plimulto de ĝiaj tradiciaj fromaĝoj estas nesekuraj el higiena vidpunkto. Samtempe en Eŭropo senlaboreco kaj malriĉeco — realaj problemoj de la reala vivo, ege malproksime de imagitaj regaladoj kaj festenoj — plu disvastiĝas.

Roberto Pigro