Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

INTERNACIAJ RILATOJ

Vento amikeca

Kadre de la tago de sendependeco de Grekio (la 25a de marto) okazis pluraj eventoj ankaŭ en Tirano, Albanio. Temis interalie pri libroekspozicio kun 600 titoloj kaj konferenco pri lingvaj kaj kulturaj esploroj albanaj-grekaj kaj pri la influo de la greka ekonomia krizo en Albanio.

Inkluzivitaj estis ankaŭ kanzonoj, filmoj, fotoj kaj pentraĵoj. Ne forgesitaj estis kuirartoj greka kaj mediteranea.

Invado

Dum 80 jaroj (1912-1992) la rilatoj de ambaŭ landoj estis problemaj pro la greka anekso de albanaj teritorioj kaj la itala invado de Grekio en 1940 el teritorio antaŭe okupita de Albanio.

Post 1992 ekblovis amikeca vento. Okazis diversaj interŝanĝoj ne nur ekonomiaj kaj politikaj, sed ankaŭ kulturaj kaj homaj. La plimulto de la albanaj elmigrintoj loĝas en la najbara Grekio, ekzemple 400 000 en Ateno.

Bardhyl Selimi