Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Fervoja jubileo

Hieraŭ venis al mi la aprila numero kun interesa enhavo. Bonŝanca koincido estas, ke vi aperigis la artikolon pri la fervoja pasinteco de mia lando (Monato 2012/04, p. 18-19) ĝuste nun, ĉar la fervoja trafiko en Finnlando (tiam aŭtonoma parto de Rusa Imperio) komenciĝis la 17an de marto 1862, kaj nun estas festata la 150a jubileo.

Raita Pyhälä

Finnlando