Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Medio

AKVO

Ĉu vivofonto aŭ profitfonto?

En Marsejlo (suda Francio) de la 12a ĝis la 17a de marto okazis la Monda Forumo pri Akvo. Tiu oficiala forumo, kiu okazas ĉiun trian jaron, venigis 140 landojn kaj iliajn reprezentantojn (ministrojn, respondeculojn) kaj centojn da multlandaj entreprenoj, kiuj proponas (=vendas) sistemojn por distribui, mastrumi kaj purigi akvon. Tiu forumo estis destinita al “profesiuloj” kaj malfermita al la publiko nur la lastan matenon. Paralele okazis neoficiala forumo, kiu kunigis ne-registarajn organizaĵojn, kiuj kontraŭas la kapitalisman aliron al tiu baza necesaĵo, “la blua oro”.

Akvo, vivofonto

Nia planedo estas nomata “la blua planedo”, ĉar el la ĉielo videblas multaj oceanoj. Sed el la ekzistanta akvo 97 % estas mara, do netrinkebla; 1,8 % konsistas el glacio, 0,9 % estas subtera kaj nur 0,02 % estas rekte konsumebla el lagoj, riveroj kaj fontoj. Do malmulte da trinkebla akvo estas je dispono por sensoifigi la sep miliardojn da loĝantoj.

Krome naŭ ŝtatoj (5 % de la ŝtataro) disponas 60 % de la tutmondaj resursoj: Brazilo, Rusio, Usono, Kanado, Ĉinio, Indonezio, Barato, Kolombio kaj Peruo. Tiuj rezervoj ne kongruas kun la loĝantaro: ekzemple Azio kun 60 % de la loĝantaro havigas nur 30 % de la resursoj, dum Amazonio kun 0,3 % de la loĝantaro disponas pri 15 % de la rezervoj.

Se la homa sango konsistas 92-procente el akvo, homo bezonas trinki (kvankam ni notu, ke unu litro da Coca-Cola englutas sep litrojn da akvo), manĝi (unu franca 200-grama pano necesigas 135 litrojn da akvo; produkti unu kilogramon da viando konsumas 15-oble pli da akvo ol produktado de unu kilogramo da grenoj), lavi kaj vesti sin (simpla T-ĉemizo el kotono englutas 2500 litrojn, kaj kotono konsumas kvaronon de la monda akvo, 5-oble la Nilo-fluon!), se ne paroli pri la fabrikitaj varoj.

Akvo, malsan- kaj morto-fonto

Nur 87 % de la monda loĝantaro havas aliron al trinkebla akvo, unu miliardo ne havas kaj trinkas la akvon, kiu plej proksimas; stagnanta, miksita kun la kloakaj malpuraĵoj aŭ kun kemiaĵoj, ĝi tamen estas akvo. Sekve mortas ĉiutage 4000 infanoj. Malsanas pro ĥolero, malario aŭ simpla lakso 40 milionoj da homoj: 88 % de la malsanoj venas el netrinkebla akvo, malbona korpa higieno kaj neadaptitaj aŭ neekzistantaj kloakoj. Plejparte en evoluantaj landoj, dum evoluintaj “profitas” de du milionoj da tunoj (tio estas 70 %) da kemiaj rubaĵoj rekte ĵetitaj en la riverojn sen ia pritraktado aŭ senkemiigo (pasintjare la fiŝoj de la franca Rodano mortis pro kemiaĵoj, ĵetitaj de proksimaj kemiaj entreprenoj).

Aldoniĝas pro klimatŝanĝiĝo troaj inundoj aŭ troa sekeco, kaj 175 milionoj da kamparanoj estas minacataj de malsato.

Akvo, profitdona

Evidente pro tiaj kialoj multaj landoj kaj entreprenoj komprenis la avantaĝon kaj profiton, kiun ili povos ricevi. Ne vane Ĉinio okupas Tibeton, aŭ Israelo instaliĝis ĉe Golano, same Kirgizio, ili anticipe komprenis la valoron de akvo. Do teni la akvofonton donas politikan forton. Kvankam 150 milionoj da baratanoj ne disponas trinkeblan akvon, akvovendistoj enkasigas 10 000 eŭrojn tage! En Francio 80 % de la loĝantaro ricevas akvon tra privataj entreprenoj (Suez, Veolia kaj Saur), kiuj ĉu kunligiĝas, ĉu konkurencas por kapti la merkaton, tiom profitdonan, de grandaj urboj. Iuj komunumoj povas eskapi el tiuj entreprenoj kaj havas publikan distribuon de akvo, ekzemple vilaĝo apud Marsejlo proponas eĉ liveri la 30 unuajn kubajn metrojn (do la necesajn por vivi) kontraŭ 1 eŭro. Evidente tio ne plaĉas.

Grandaj entreprenoj argumentas, ke ili devas vendi akvon, ĉar ili investas en esploroj diverskampaj por inventi novajn purigilojn, grenojn malpli akvovorantajn ktp. Tamen la ĉefa kritiko de tiu oficiala forumo estas, ke publika mono servas tiun komercan foiron, kien la mondaj entreprenoj venas por “butikumi”, kvazaŭ en bazaro, kaj vendi siajn instalaĵojn al la malriĉaj “sudaj” landoj.

Akvo, komuna posedaĵotrezoro kaj heredaĵo

Proteste la paralela neoficiala forumo donis la parolon al neregistaraj organizaĵoj kaj la civila socio. Estis diskutitaj ekzemple la agrikulturaj politikoj, la ekologiaj katastrofoj (konata estas la kazo de Arala Maro, sed malpli en Sud-Ameriko aŭ Andaluzio), la lokaj bataloj kontraŭ akvo-ŝtelo, la problemo de la lago Ĉado, la alproprigo kaj akaparo de akvo por ĝin enboteligi, la terura malŝparo de akvo por skistogasoj ktp.

Venis diversaj konkludoj postulstilaj: akvo estu agnoskita kiel komuna monda heredaĵo; akvo ne estu konsiderata komerca varo; ne estu privatigita la akvomerkato; ekestu partnereco inter publikaj kaj privataj moninvestoj; kreiĝu ĉe UN Monda Akvo-Aŭtoritato.

Venis el tiu forumo 1300 solvoj por ŝpari, kolekti, transporti aŭ senpoluigi akvon. Ili estas legeblaj ĉe SOLUTIONS FOR WATER (www.solutionsforwater.org). Baza konstato estas, ke akvouzo bone spegulas la malegalecon en la vivo: palestinano uzas 59 m3 jare kaj islandano 630 km3! Lernejanoj tion konsciis kaj decidis persvadi samklasanojn ne resti sub la duŝo dum 30 minutoj.

Eĉ oficialuloj promesis doni monon, por ke ĉiu nova lernejo en la mondo havu aliron al trinkebla akvo kaj kloako; ke ĉiuj mondaj pintaj kunvenoj (Rio+20, Doha ktp) traktu la temon de akvo. Multaj promesis doni monon por specifaj celoj. Intertempe ni ĉiuj, individue, atentu pri poluado kaj ŝparu nian komunan trezoron, la nemalhaveblan akvon.

Renée Triolle