Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Modeleco

Jomo Ipfelkofer sufiĉe modere verkis pri la retiriĝo de la germana prezidanto (laŭ mi prefere prezidento) Wulff (Monato 2012/04, p. 7). Eble li mem supozis, ke la akuzoj ne atingos altan juran konsideron. Li ne mencias, ke ili rilatas ne al lia prezidenteco, sed al lia antaŭa posteno. Frazo kiel “Wulff agis ŝajne ... kiel en la iama Sovetio” sonas konvinka, sed aldonas nur pluan misfamigan supozon. La titolo de la artikolo estus pli reala, se ne temus pri “perdita”, sed pri “persekutita prezidanto”.

La redakcio forgesis mencii la nomon de la karikaturisto, “supozeble” estas JI mem. Wulff dronas en monbiletoj (libere esprimu sin la arto ...), sed envere prezidento estas kompatinde malriĉa, se li devas prunti duonan milionon por familia domo. Ĉu li aĉetis personan favoron malfavore al siaj kuncivitanoj, tio evidentiĝos. Pri la postulo, ke la prezidento modele sin prezentu, nur tiom: JI bonvolu tuj ekverki pri la modeleco de la prezidenta posteulo Gauck, de iamaj superuloj Fischer, Schröder, Brandt ktp ... Eble pri la propra. Mi mem ne kuraĝus proponi min, bedaŭrinde.

Rössler Franz-Georg

Germanio