Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La brita ĉefministro David Cameron promesis, ke Britio neniam cedos la suverenecon de la t.n. Falklandaj Insuloj kontraŭ la deziroj de la iliaj insulanoj. La defioj de Argentino kontraŭ la rajto pri memregado de la insuloj (kiujn argentinanoj nomas Malvinoj) estas, laŭ Cameron, malakcepteblaj.
La ĉefministro kondamnis la klopodojn de la argentina registaro — 30 jarojn post kiam Argentino invadis la britajn insulojn en la suda Atlantiko — rompi perŝipajn ligojn kun la insuloj. Laŭ Cameron, “Argentino daŭrigas siajn nepravigeblajn klopodojn por disrompi la navigadon ĉirkaŭ la insuloj kun la intenco haltigi laŭleĝan komercadon”.
Lia interveno okazis, kiam Argentino persvadis grupon de sud-amerikaj landoj (la t.n. grupon Mercosur) malpermesi enhavenigon de ŝipoj flirtigantaj la flagon de la insuloj.
Cameron informis, ke Britio ĉiam subtenos la sekurecon kaj prosperon de siaj transmaraj teritorioj. Al la insulanoj li diris, ke la brita registaro batalos kontraŭ ĉiuj postuloj de Argentino pri suvereneco.
“La rajto pri memregado estas la fundamento de nia politiko. Britio neniam traktos la suverenecon de la insuloj krom en la okazo, ke la insulanoj tion deziros. Nenia speco de demokratio povus alimaniere agi”, insistis la ĉefministro.
La malpermeso de la grupo Mercosur — kiu inkluzivas ankaŭ Brazilon, Paragvajon kaj Urugvajon — estas la plej lasta flamiĝo en la disputo inter Argentino kaj Britio pri la insuloj.
Argentino havas longdaŭran postulon rilate la suverenecon de la insuloj kaj kolere reagis, kiam Britio permesis submaran prospektoradon pri nafto ĉirkaŭ la insuloj.
Fine de sia mesaĝo la ĉefministro diris, ke li volas “favoran interrilaton kun Argentino, sed la sinteno de la argentina registaro koncerne la insulojn estas netolerebla”.
Lenio Marobin