Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

LOĜADO

Hejmo de riĉuloj

Efikaj kaj favoraj impostaj leĝoj pri domposedo en Britio instigas riĉegajn eksterlandanojn aĉeti luksajn domojn en la centra Londono. En 2011 tiaj riĉuloj akiris proprietaĵojn kun valoro de pli ol kvin miliardoj da eŭroj.

Londono “ĝuas” la reputacion, ke ĝi posedas la plej multekostajn apartamentojn en la mondo. En la prestiĝa kvartalo Knightsbridge [najtsbrĝ] vendiĝis tegmento-apartamento (ĉ. 2300 m2) kontraŭ 163 milionoj da eŭroj.

Metropolo

Tamen pli ol tri kvaronoj de la proprietaĵoj super la prezo de ses milionoj da eŭroj estas venditaj al eksterlandaj aĉetintoj. Milionuloj elektas Londonon, ĉar la urbo posedas la statuson de kosmopolita metropolo. Krome la dokumentaro rilate aĉetadon kaj la diversajn negocojn montras sin relative simpla.

Nepagitaj

Ĉefe, tamen, eblas al nebrito aĉeti proprietaĵon pere de eksterlande registrita firmao kontraŭ reduktita aŭ eĉ nula imposto. Rezulte, Britio perdas ĉiujare unu miliardon da eŭroj pro nepagitaj impostoj rezulte de riĉulaj aĉetoj.

Fine, proprietaĵoj en Londono estas konsiderataj sekuraj investaĵoj en tempoj de konfliktoj, ekzemple en la meza Oriento aŭ en landoj de la iama Sovetio. Do pro kreskanta nestabileco en la mondo homoj venas al Londono por konservi sian vivnivelon.

Lenio Marobin