Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Politika reklamo

Monato nomas sin “magazino sendependa”, sed en pluraj numeroj (i.a. 2012/02, p. 9 kaj 2012/04, p. 11) super la averto “Artikolojn pri la politiko en via regiono sendu al ...” aperas foto de Hillary Clinton kun la franca prezidanto. Kune ili montras belegan rideton. La reva feliĉo mem!

Ĉu vi forgesas, ke la franca potencavida klaŭno sin prezentas al la ontaj balotantoj? Ĉiam montri la saman “ĉarman” kandidaton sen oponantoj ŝajnas indiki al la francaj legantoj: “Vidu tiun belan vizaĝon! Tute nature, vi voĉdonas por tiu sanktulo. Aŭdu liajn promesojn!” Do, sen diri tion, Monato subtenas lin, kaj tio igas min dubi pri via sendependeco. Ĉu vi friponas kun tiu hipokritulo, kiu promesas sunon kaj lunon al la popolo, sed kaŝe agas por riĉaj potenculoj? Eble mi troigas senpripensaĵon, mi esperas.

Michel Marko

Francio