Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

SLOVAKIO

Projekto cifereca

La Slovaka Nacia Biblioteko en la urbo Martin (ĉirkaŭ 230 km for de la ĉefurbo Bratislavo) komencis realigi la projekton “Cifereca biblioteko kaj cifereca arkivo”.

Ĝis la jaro 2015 estos ciferecigitaj 2,8 milionoj da objektoj kaj proksimume 250 milionoj da paĝoj. La ciferecigo kovros ĉiujn slovakajn librojn, ĵurnalojn kaj sciencajn revuojn, antologiojn kaj almanakojn.

Acida papero

La ciferecigo savos grandan parton de la nacia skribita heredaĵo de Slovakio, kiu estas sur acida papero fabrikita kaj uzita ekde 1839 ĝis 1990. Eŭropa Unio dediĉis al la projekto preskaŭ 50 milionojn da eŭroj.

La cifereca arkivo ampleksos ĉirkaŭ 17 petabajtojn — ekvivalenton de ĉirkaŭ 4 milionoj da DVD-diskoj.

Julius Hauser