Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

PRAHISTORIO

Nova spuro pri perditaj fosilioj

La perdo de fosilioj de Pekina Homo restas eble la plej sensacia mistero en la paleoantropologia historio. Ĉi-jare la tria numero de Sud-Afrika Ĵurnalo de Scienco anoncis, ke ĉinaj kaj sud-afrikaj esploristoj trovis novan spuron pri la perditaj fosilioj en Qinhuangdao, havenurbo en la norda Ĉinio.

En 1941, kiam komenciĝis en Pacifiko la dua mondmilito, la fosilioj estis lastfoje viditaj. Ili estis metitaj en du kestojn kaj transportotaj de la usona mararmeo de Pekino al Usono por sekura konservo. Post tio ili perdiĝis.

Premio

Malgraŭ intensa serĉado, kun promeso pri premio, aperis neniu kredebla signo pri la perditaj fosilioj. Tamen en 2010 Lee Berger el la universitato de Witwatersrand, Sud-Afriko, ricevis mesaĝon de Paul Bowen, filo de Richard M. Bowen, eksa soldato de la usona mararmeo, kiu servis ĉe la usona garnizono en Qinhuangdao, Ĉinio, post la fino de la dua mondmilito. Richard Bowen rakontis, ke en 1947 ĉe la usona bazo en Qinhuangdao li uzis kestojn kun ostaj fosilioj kiel apogilojn por sia mitralo, kiam li kaj liaj kolegoj estis ĉirkaŭataj de 250 000 ĉinaj soldatoj.

Kaptite, Richard Bowen pensis, ke la fosilioj eble estis enterigitaj ĉe la sama loko. Berger kaj liaj kolegoj enketis, kaj trovis, ke ĝi estas probable la plej kredebla rakonto de la lasta vidinto de la gravaj fosilioj. Tamen en Qinhuangdao ili trovis, ke la loko, kie la kestoj estus refoje kaŝitaj, estas parkumejo inter multaj konstruaĵoj.

La kranio de Pekina Homo, kiu datiĝas de antaŭ ĉ. 500 000 jaroj, estis unuafoje malkovrita de la ĉina renoma paleoantropologo Pei Wenzhong en 1929 ĉe Zhoukoudian, okcidenta Pekino. En 1936 tri kompletaj kranioj kaj unu kompleta mandiblo de Pekina Homo estis trovitaj en la sama loko. Unue ili estis atribuitaj al Sinanthropus pekingensis, kaj poste al la specio Homo erectus.

Kolegio

La ora periodo de la elfosado daŭris ĉe Zhoukoudian ĝis 1937, kiam Japanio ekinvadis Ĉinion. Arkeologia laboro devigite ĉesis, kaj la elfositaj fosilioj de la kranioj estis konservataj en Usono-poseda medicina kolegio en Pekino.

La perdo de la fosilioj de Pekina Homo en 1941 estas detale dokumentita. En aŭtuno 1941, antaŭ la komenco de la milito en la malproksima Oriento, ĉinaj laborantoj preparis du grandajn kestojn por teni la fosiliojn de Pekina Homo kaj fragmentajn restaĵojn de 40 individuaj homoj, kun la celo transigi ilin al Usono.

Oni intencis transporti la fosiliojn unue al Qinhuangdao per trajno kaj poste al Usono per la ŝipo Prezidanto Harrison. Tamen la ŝipon trafis japanaj militŝipoj kaj pro tio neniam atingis Qinhuangdao. Do post ilia malapero ĉe la pordo de la medicina kolegio en Pekino, oni neniam plu vidis la kestojn. Tial ili fariĝis unu el la misteroj en la arkeologia historio.

Muelado

Ekzistas multaj onidiroj pri la sorto de la fosilioj, ekzemple enterigo apud la medicina kolegio, muelado por tradicia ĉina medicino, aŭ transportado al Japanio aŭ Usono. Tamen neniaj onidiroj ŝajnas veraj aŭ direktis esploristojn al sia predo.

Dum la lastatempa esplorado oni informiĝis, ke grandaj konstruaĵoj estos masonitaj tie, kie eble dormas la fosilioj en Qinhuangdao. Tiel la parkumejo kaj ĝia periferio estos elfositaj.

Oni prognozis, ke dum la rekonstruado oni mirakle trovos la kestojn menciitajn de Richard Bowen, kaj malkaŝos iliajn enhavojn. La Kultura Heredaĵa Oficejo promesis, ke ĝi zorgeme superrigardos la elfosadojn de la konstruejo.

Alice Liu

[FORIGITA!: bildo]

La kranio de Pekina Homo.

[FORIGITA!: bildo]

Richard Bowen ĉ. 1947.