Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Se tia masakro (Monato 2012/04, p.9) estis farita en aŭtuno 1945, tio estis sub la ĉefa kontraŭfaŝista komando de Marŝalo Tito. En lia armeo estis anoj el ĉiuj popoloj kaj malplimultoj de Jugoslavio, ja el la albana popolo, komunistoj kaj nekomunistoj.
Sed tiu evento, se ĝi okazis, ne havas ligon kun la centjariĝo de la kreado de Albanio.
En 1912 okazis balkana milito. Serbio, Bulgario, Grekio kaj Montenegro ekmilitis por liberiĝo de siaj landoj, el plurcentjara turka okupado. Sekvis la 20an de decembro 1912 londona konferenco de ambasadoroj de la grandaj potencoj, kie estis proponita la kreado de ŝtato, el triboj kiuj nomiĝas Ŝkipni. Proponita estis, por tiu nova ŝtato, surpriza elpensita nomo Albanio. La 30an de majo 1913 estis fiksita la londona traktato pri paco, kie oni aprobis la limojn de la balkanaj ŝtatoj kaj de la nova Albanio.
Atanasije Marjanović